Wednesday 24 August 2016

Esperanta blogo

Saluton al ĉiuj,
Do, normale mi ne skribas en esperanto sed ĉifoje mi decidis skribi blogon en la internacia lingvo. 
La ĉefa kialo por ke mi decidis fari tion estis la fakto ke mi havas grandan malfacilecon en decidi la sekvan lingvon ke mi volas studi.
Mi uzas diversajn lingvojn en mia ĉiutaga laboro, mi laboras kiel ekskurs-gvidanto kaj dum mia tago mi kutime parolas la anglan, la italan, la hispanan, la francan kaj la portugalan, kaj fojfoje la germanan (ke mi vere ne bone parolas 😕). 
Post la ĉefperiodo de turismo, la plej grava parto de la sezono, kiam mi havos pli da libera tempo, mi volus lerni alia lingvo, ĉifoje por plezuro, ne por laboro. Do mi decidis ne studi grandan, gravan lingvon.
Kiun lingvon studi?
Tio estas la problemo.
Pensante pri la eblaj taŭgaj lingvoj, mi alvenis al tiu listo; la Irlanda lingvo, la katalana kaj esperanto. Tri lingvoj ke ne estas gravaj mondskale kaj la tuta tri devas strebi kontraŭ pli gravaj lingvoj.
La Irlanda lingvo ĉar mi estas irlandano kaj post ke mi forlasis la lernejo (antaŭ multaj jaroj) mi neniam plu studis ĝin.
La katalana, unue ĉar mi jam parolas la hispanan kaj tio povus helpi je la studado de la katalana. Due ĉar mi lastatempe faris ekskurson kun katalana grupo kaj mi lernis kelkajn frazojn el ili.
Esperanto ĉar...
Do, ekzistas multaj kialoj por lerni esperanton. Ĝi estas facila kaj bela kaj internacia...KTP...
La tuta tri plaĉas al mi sed mi ne havas tempon por studi tri lingvojn.
Do, kion fari?
Pro tio mi volis skribi blogon en esperanto, certe estus pli malfacile skribi blogon en la irlandan aŭ la Katalanan.
Eble iom poste...

Tuesday 19 January 2016

Demando pri Esperanto

Estas malfacile por mi ĝuste kompreni kiel populara esperanto vere estas ĉar mi estas anglalingvano kaj la plejparto de la anglalingvanoj ĝenerale ne volas lerni aliajn lingvojn kaj eĉ malpli el ili konsideras ke esperanto estu grava. Ĝenerale kion la ne anglalingvanoj pensas pri la afero? Kaj mi ne aludas al vi, kiuj jam estas esperantistoj, sed kion pensas viaj geamikoj kaj familianoj? 
Bonvolu respondi al mia demando, mi vere scivolas.
Koran Dankon.
Mark