Wednesday 24 August 2016

Esperanta blogo

Saluton al ĉiuj,
Do, normale mi ne skribas en esperanto sed ĉifoje mi decidis skribi blogon en la internacia lingvo. 
La ĉefa kialo por ke mi decidis fari tion estis la fakto ke mi havas grandan malfacilecon en decidi la sekvan lingvon ke mi volas studi.
Mi uzas diversajn lingvojn en mia ĉiutaga laboro, mi laboras kiel ekskurs-gvidanto kaj dum mia tago mi kutime parolas la anglan, la italan, la hispanan, la francan kaj la portugalan, kaj fojfoje la germanan (ke mi vere ne bone parolas 😕). 
Post la ĉefperiodo de turismo, la plej grava parto de la sezono, kiam mi havos pli da libera tempo, mi volus lerni alia lingvo, ĉifoje por plezuro, ne por laboro. Do mi decidis ne studi grandan, gravan lingvon.
Kiun lingvon studi?
Tio estas la problemo.
Pensante pri la eblaj taŭgaj lingvoj, mi alvenis al tiu listo; la Irlanda lingvo, la katalana kaj esperanto. Tri lingvoj ke ne estas gravaj mondskale kaj la tuta tri devas strebi kontraŭ pli gravaj lingvoj.
La Irlanda lingvo ĉar mi estas irlandano kaj post ke mi forlasis la lernejo (antaŭ multaj jaroj) mi neniam plu studis ĝin.
La katalana, unue ĉar mi jam parolas la hispanan kaj tio povus helpi je la studado de la katalana. Due ĉar mi lastatempe faris ekskurson kun katalana grupo kaj mi lernis kelkajn frazojn el ili.
Esperanto ĉar...
Do, ekzistas multaj kialoj por lerni esperanton. Ĝi estas facila kaj bela kaj internacia...KTP...
La tuta tri plaĉas al mi sed mi ne havas tempon por studi tri lingvojn.
Do, kion fari?
Pro tio mi volis skribi blogon en esperanto, certe estus pli malfacile skribi blogon en la irlandan aŭ la Katalanan.
Eble iom poste...

4 comments:

  1. Saluton!
    Via blogo en Esperanto estas interesa kaj ŝajnas gramatike korekta, escepte, ke en ĝi ankoraŭ kelkfoje lamas la akuzativo ;)

    ReplyDelete
  2. Saluton!
    Via blogo en Esperanto estas interesa kaj ŝajnas gramatike korekta, escepte, ke en ĝi ankoraŭ kelkfoje lamas la akuzativo ;)

    ReplyDelete
  3. Jes, mi ĉiam havas tiun problemon kaj pro tio mi devas daŭre studi kaj ekzerci mian lingvokapablon

    ReplyDelete
  4. Estas bona ideo lerni Esperanton — gratulon pro via decido! Eble vi jam scias, ke la lingvon internacian oni tre rapide povas lerni, pro ĝia eviteco de esceptoj — kiuj povas konfuzi la lernantojn de multaj aliaj lingvoj — kaj pro ĝia tre facila gramatiko, kies bazajn principojn oni povas ekpreni dum unu posttagmezo. Post kiam vi bone komprenos, parolos kaj skribos Esperanton, sendube vi tiam pli facile lernos ĉiujn el la aliaj lingvoj, kiujn vi ankaŭ volas atingi. Kaj la katalana kaj la irlanda lingvoj estas anoj de la hindeŭropa lingvaro; krome, vi jam komprenas multajn de iliaj fratinaj lingvoj — ekzemple, la anglan, la italan, la hispanan, la francan kaj la portugalan. Estas interesa artikolo pri la lernado de aliaj lingvoj per Esperanto:

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Propede%C5%ADtika_valoro_de_Esperanto

    ReplyDelete