Tuesday 19 January 2016

Demando pri Esperanto

Estas malfacile por mi ĝuste kompreni kiel populara esperanto vere estas ĉar mi estas anglalingvano kaj la plejparto de la anglalingvanoj ĝenerale ne volas lerni aliajn lingvojn kaj eĉ malpli el ili konsideras ke esperanto estu grava. Ĝenerale kion la ne anglalingvanoj pensas pri la afero? Kaj mi ne aludas al vi, kiuj jam estas esperantistoj, sed kion pensas viaj geamikoj kaj familianoj? 
Bonvolu respondi al mia demando, mi vere scivolas.
Koran Dankon.
Mark

2 comments:

  1. Kara Mark, mi opinias ke mi povas helpi al vi. Mi sendas al vi ligilon, ene vi povas legi la argumentojn de Claŭde Piron, kiu estas plurlingvano, lingvisto, tradukisto kaj oficiala interpretisto en la UN. Legu la detalan argumentojn
    pri la vera internacia lingvo. Serĉu lin sur Vikipedio,
    http://www.egalite.hu/salto/maleo.htm

    ReplyDelete
  2. Mi loĝas en Rusio.
    Fakte, en mia lando malmulte da homoj bone scipovas pli ol unu lingvo. Se ili scipovas alian - ĝi estas la angla. Esperanton scias treege malmultaj. En popol-penso la internacia lingvo estas la angla, ĉar nur ĝi ĉirkaŭas, krom la rusa. Ĉefe, kiel en aliaj landoj(se mi pravas) nek Esperanto mem, nek ĝia ideo estas komprenata, kiam oni aŭdas pri la lingvo.
    Do nun, laŭ mi, stato de Esperanto estas ne bona. Tamen Esperanto paŝ' post paŝe disvolviĝas kaj populariĝas, do mi esperas, ke estone ĝi atingos akcepron de popol-amaso, ĉar ĝi vere estas tre bona kaj interesa lingvo internacia.
    Ankaŭ estas interesa fakto, ke antaŭ pli-malpli multaj jaroj en Rusio Esperanto estis sufiĉe populara kaj disvolvanta(ne scias kiom vaste), sed milito kaj aliaj politikaj aferoj rompigis la movadon.

    ReplyDelete